Miklós Kalocsay
Aspekto
Miklós Kalocsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1950 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de decembro 1991 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 38-2-3 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1973) |
Familio | |
Edz(in)o | Helga Kolti |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Miklós Kalocsay [miklOŝ kaloĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalocsay Miklós estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Helga Kolti.
Miklós Kalocsay[1][2] naskiĝis la 17-an de aprilo 1950 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de decembro 1991 en Budapeŝto (laŭ WikiData en Baja).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Kalocsay akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1973. Lia ĉefinstruisto estis László Vámos. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Madách. Ekde 1980 li estis membro de pluraj teatroj, ekzemple Nacia Teatro (Budapeŝto) (1980-1989), Nacia Teatro (Szeged) (1989-1990). Intertempe li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis aktoran premion en 1988. Lia edzino naskis filon. Li frue mortis pro kormalsano.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Ernő Szép: Vőlegény - Zoli
- Victor Hugo: A királyasszony lovagja - Ruy Blas
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Prés (1971)
- Fedőneve: Lukács (1977)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Tony Curtis, Alain Delon, Jack Nicholson, Michael York[3]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sganarelle, avagy a képzelt szarvak (1972) - Lelie
- Halál a pénztárban (1981) - Géza Menyhárt
- Öcsi, a sztár (1988) - patro